Dvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefplaco de Dvin, katedralo kaj katolikosa palaco.

Dvin (armene: Դվին; greke: Δουσιος, Τισιον; arabe دبيل (Dabil); perse دوين) estis granda komerca urbo, tiama ĉefurbo de Armenio en la Alta Mezepoko. Ĝiaj ruinoj troviĝas en la provinco Ararat, proksime de la samnoma vilaĝo. La urbo estis konstruita de Kosroes la 3-a de Armenio, en 335, en la loko de la antikva loĝloko kajfortikaĵo de la tria jarmilo a.K. Ekde tiam la urbo fariĝis la ĉefa rezidejo de la armenaj reĝoj de la Arsakida Dinastio. Ĝi havis 100.000 loĝantojn kiuj profesie sin dediĉis al la komercado, fiskaptado, manartaĵoj, artoj, ktp.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj