Dániel Hamar
Dániel Hamar | |
---|---|
Dániel Hamar en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pianisto |
Dániel Hamar, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hamar Dániel estis hungara popolmuzikisto, geofizikisto, kontrabasisto.
Dániel Hamar [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1951 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dániel Hamar komencis pianludi en aĝo 7. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, dum lernado li estis kontrabasisto de la gimnazia orkestro. Li akiris geofizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1974. Dum la studentaj jaroj li komencis interesiĝi pri la popolmuziko kaj en 1973 li establis orkestron "Muzsikás". Post la diplomo li laboris 2 jarojn en geofizika instituto, poste en la menciita universitato. En 1994 li kandidatiĝis (Ph.D). Li okupiĝas pri kosmoesploro. Li ricevis premion Kossuth en 1999 kiel membro de la orkestro, antaŭe kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li havas edzinon, kiu naskis 4 filojn inter 1978-1993.
Lia scienca verko[redakti | redakti fonton]
- Whistlerek illesztett szűrése (disertaĵo, 1994)