Eĥo (sonefekto)
Eĥo, en sona prilaborado, estas sonefiko, kiu konsistas el plurfoja ripetado de sono, kiel eĥo. Depende de la muzikstilo, ĝi povas esti uzata vaste sur malsamaj instrumentoj (kiel elektra gitaro, kantado, ktp.), por vastigi la sonspacon aŭ por simuli iometan resonon. Unue kreita per magnetbendaj eĥiloj en la 1950-aj jaroj, eĥo nuntempe estas produktita per efikpedaloj, uzante elektronikajn cirkvitojn aŭ ciferecan procesoron. Ĝi ankaŭ estas trovita en la formo de kromprogramero, kelkaj el kiuj strebas al reproduktado de malnovaj bendajn aŭ analogajn modelojn. Ĉiu teknologio alportas ian kolorigon al la ripetaĵoj, kiuj ankaŭ povas inkluzivi moduladon (vibrado aŭ koruso). La eĥiloj povas esti monoaj aŭ stereoaj. La ĉefaj kontroliloj de eĥiloj estas la tempo inter du sinsekvaj ripetaĵoj (en milisekundoj), la nombro da ripetaĵoj, kaj la laŭteco de la prilaborita sonsignalo.