Eŭgeno Onegin (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Евгений Онегин
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1879
vdr

Eŭgeno Onegin (en rusa: Евгений Онегин, transliterumita Yevgény Onégin, IPA: [jɪvˈɡʲenʲɪj ɐˈnʲeɡʲɪn]), Op. 24, estas opero (nomumita "lirikaj scenoj") en 3 aktoj (7 scenoj), komponita de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij. La libreto, organizita de la komponisto mem, tre proksime sekvas kelkajn partojn de la poezia rakonto Eŭgeno Onegin de Aleksander Puŝkin (1825–1832), retenante multon de ĝia poezio. La amiko de Ĉajkovskij Konstantin Ŝilovskij kontribuis per la versoj de M. Triquet en Akto 2a, Sceno 1a, dum Ĉajkovskij mem aranĝis la tekston por la ariozo de Lensky en Akto 1a, Sceno 1a, kaj preskaŭ la tuton de la ariode la Princo Gremin en Akto 3a, Sceno 1a.[1]

Eŭgeno Onegin estas bone konata ekzemplo de lirika opero, al kiu Ĉajkovskij aldonis muzikon de drama naturo. La historio temas pri heroo kiu vivas por bedaŭri sian malakcepton fare de junulino kaj sian senzorgan inciton al fatala duelo kun sia plej bona amiko.

La opero estis premierita en Moskvo en 1879. Estas kelkaj registraĵoj, kaj ĝi estas regule ludita. La titolo de la verko referencas la protagoniston.

Ludado[redakti | redakti fonton]

Ĉajkovskij priokupiĝis ĉu la publiko akceptos lian operon, al kiu mankis la tradiciajn scenŝanĝojn. Li kredis, ke ĝia ludado postulas maksimuman simplecon kaj sincerecon. Tiukadre, li fidis la unuan produktadon al la studentoj de la Moskva Konservatorio. La premiero okazis la 29an de Marto (17a de Marto, malnovstile) 1879 en la Malij-Teatro, Moskvo, dirigentita de Nikolai Rubinstein, kun scenejdesegnoj de Karl Valts (Waltz). Du jarojn poste okazis la unuan ludadon en la Bolŝoj-Teatro en Moskvo la 23an de Januaro (11a de Januaro, malnovstile) 1881 kun dirigento Eduard Nápravník.

Ekster Rusio la dekomenca ricevo estis nur mezsukcesa, kaj malrapide atingis eŭropajn urbojn, fakte kiel rusa kuriozaĵo. La premiero ekster Rusio okazis la 6an ed Decembro 1888 en Prago, dirigentita de Ĉajkovskij mem, kvankam la provludado estis respondeco de Adolf Čech. Ĝi estis kantita en ĉeĥa lingvo kaj tradukita de Marie Červinková-Riegrová.

La unua ludado en Hamburgo, la 19an de Januaro 1892, estis dirigentita de Gustav Mahler, en ĉeesto de la komponisto. Ĉajkovskij estis aplaŭdita post ĉiu sceno kaj ricevis postfinajn alvokojn. Li atribuis siajn sukcesojn al Mahler, kiun li priskribis kie "ne iu mezumulo, sed simple geniulo arde deziranta dirigenti".[2]

La premiero en Anglio okazis la 17an de Oktobro 1892 en la Olimpika Teatro en Londono dirigentita de Henry J. Wood kun Eugène Oudin en la titolrolo. Tiun ludadon oni kantis en angla lingvo, per teksto tradukita de Henry Sutherland Edwards. En Vieno Eŭgeno Onegin premieris la 19an de Novembro 1897, dirigentita de Gustav Mahler.[3] Usona premiero okazis la 24an de Marto 1920 en la Metropolitan Opera en Novjorko. Tie la opero estis kantita en itala. La unua rusa ludado en la Metropolitan Opera okazis la 15an de Oktobro 1977.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taruskin, Richard (1992). "Yevgeny Onegin". En Sadie, Stanley (eld.). The New Grove Dictionary of Opera. Vol. 4. Oxford: Oxford University Press. p. 1191. ISBN 978-0-19-522186-2.
  2. Alexander Poznansky, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man, p. 543. La 7an de Septembro 1893, ĝuste nur du monatojn antaŭ sia morto, Ĉajkovskij vizitis Hamburgon unufoje pli, speciale por aŭskulti Mahler dirigenti sian operon Iolanta (Poznansky, p. 570).
  3. Gustav-mahler.es. Arkivita el la originalo je 2009-12-24. Alirita 2023-12-13.