Eŭgleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭgleno (Euglena) estas genro de unuĉeluloj el klaso de Euglenoida. Ili apartenas al la eŭkariotoj.

Eŭgleno-specioj estas verdetaj pro la internaj kloroplastoj, longe ovo-, spindelformaj, kun buŝeto, unu flagelo.

Ĝiaj specioj vivas en ĉiu akvo, la plej kutima estas la E. viridis, longa 0,12-0,13 mm. Ĝia "okulmakulo" helpas la fototaksison de la unuĉelulo. la reproduktado okazas nesekse, per dividiĝo de la unuĉelulo.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La genro havas ĉ. 125 speciojn, kelkaj el ili

Plej grava kiel modela organismo estas Euglena gracilis.