Eŭraziismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eurasia and eurasianism.png
Eŭrazio kaj eŭraziismo

Eŭraziismo estas ide-politika kaj filozofia movado en la rusa elmigrantaro de 1920-30-aj jaroj.

Kiel deirpunkto de la movado estis apero de la verkaro "Reiro al Oriento" (Исход к Востоку) (Sofio, 1921) fare de la junaj filozofoj kaj publicistoj Nikolaj Trubeckoj, Pjotr Savickij, Georgij Florovskij kaj Pjotr Suvĉinskij.

Eŭraziismo estis reago al la eventoj, kiuj okazis en Rusio en 1917 kaj estis fakte la daŭrigo de la lastaj ideoj de slavistoj (славянофилы), kiuj kontraŭstaris historiajn sortojn, taskojn kaj interesojn de Rusio kaj Okcidento kaj traktis Rusion kiel Eŭrazion, aparta meza kontinento inter Azio kaj Eŭropo kun aparta tipo de kulturo.

Unu el lastaj eŭraziistoj estis Lev Gumilev.

Lastatempe en Rusio aperis kelkaj politikaj movadoj, kiuj asocias sin kun la ideoj de eŭraziismo. Ankaŭ kelkaj eŭropaj novdekstraj movadoj komencis orientiĝi je ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]