Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropaj fagaj arbaroj)

La Monda heredaĵo de UNESKO priskribas la Malnovajn kaj prahistoriajn fagajn arbarojn de la Karpatoj kaj aliaj regionoj de Eŭropo kiel internacia protektita areo kun unikaj arbaroj, de kiuj ekzistas ses en Ukrainio, kvar en Slovakio  kaj kvin en Germanio . Ekde la vastigo en 2017 ankaŭ fagaj arbaroj en Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Kroatio, Italio, Pollando, Rumanio, Slovenio kaj Hispanio apartenas al ĉi tiu monda  heredaĵo. Tiuj arbaroj reprezentas rimarkindan ekzemplon de netuŝitaj, mezvarmaj arbaroj, kaj montras la plej kompletajn kaj ampleksajn ekologiajn skemojn de la fago (Fagus sylvatica) ĉe diverseco de naturmediaj kondiĉoj. Temas i.a. pri jenaj naciaj parkoj kaj arbaroj :

Albanio : Parku Kombëtar Lugina e Valbonës (Nacia parko)

Aŭstrio : Nationalpark Kalkalpen (Nacia parko)

Belgio : Zoniënwoud (nl) /Forêt de Soignes (fr)

Bulgario : Национален парк Централен Балкан (Nacia Parko Centra Balkano)

Germanio : Nacia Parko Hainich

Hispanio : Nacia Parko Picos de Europa

Italio : Parco Nazionale del Pollino (Nacia parko)

Kroatio : Nacionalni park Paklenica (Nacia parko)

Pollando : Nacia Parko Bieszczadzki

Rumanio : Parcul Naţional Cheile Nerei-Beușniţa (Nacia parko)

Slovakio : Nacia parko Poloniny

Slovenio : Snežnik-Ždrocle

Ukrainio : Ужанський національний природний парк (Nacia parko)


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) UNESCO : pli da informoj pri la agnosko de la diversaj areoj kun naturaj heredaĵoj.

(angla) video monda heredaĵo