Eŭzebo (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭsebio (papo))
Saltu al: navigado, serĉo
Ne konfuzu kun alia Eŭzebo.

Eŭzebo
31-a papo de la Katolika eklezio
Eusebius.jpg
Naskonomo nekonata
Pontifiko de 308309
ĝis 308309
Antaŭulo Marcelo la 1-a [#]
Sekvanto Miltiado [#]
Persona informo
Naskiĝo
en Sardio, Romia Imperio
Morto 30-an de novembro 309 (0309-11-30)
en Sicilio, Romia Imperio
Tombo Catacomb of Callixtus [#]
Sanktulo, Martiro
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Eŭzebo († la 17-an de aŭgusto 308309) estis en la jaro 308 aŭ 309 mallongan tempon episkopo de Romo.

Laŭ la Liberiana katalogo de papoj li estis de la 18-a de aprilo ĝis la 17-a de aŭgusto 308 aŭ 309 episkopo de Romo. La disputo pri la reakcepto de la kristanoj, kiuj dum la persekuto per Diokleciano apostatis, komenciĝinta sub Marcelo la 1-a, sub li daŭris.

Eŭzebo defendis la reakcepton de la apostatoj post pentofara tempo. La konflikto kaŭzis tumultojn kaj perfortojn. La imperiestro Maksencio ekzilis lin kaj lian kontraŭulon Heraklio al Sicilio, kie Eŭzebo mortis.

Lian kadavron oni verŝajne en 311 transporis al Romo kaj entombigis en la Kaliksto-katakombo. Oni honoras lin kiel martiron kaj sanktulon. Lia festotago estas la 17-a de aŭgusto (antaŭe la 26-a de septembro).

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]