Eŭska Socialista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭska Socialista Partio
Euskal Sozialista Biltzarrea - Partido Socialista Vasco
Lando Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio
Estro Iñaki Aldekoa
Fondiĝo 1975
Dissolvo 1980
Ĉefa sidejo Bilbao
Ideologio marksismo

internacia aliĝo=

Ĵurnalo Aintzina
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Eŭska Socialista Partio (Hispane: Euskal Sozialista Biltzarrea - Partido Socialista Vasco; Euskal Sozialista Biltzarrea; ESB–PSV) estis partio en Hispanio, la partio havis socialisman ideologion kaj subtenis la sendependecon de Eŭskio. La partio estis kontraŭleĝa ĝis 1978. [1] [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La partio estis formita kiel unio de la Eŭska Socialista Movado kaj la Grupo Aitzina en 1975. Origine la partio estis socialdemokrata kaj havis pli moderan opinion pri la sendependeco de la regiono, sed en 1977 la partio ŝanĝis siajn poziciojn, kaj pri la sendependeco de la regiono kaj laŭ la aliro de marksismo. Krome, la partio estis partnero en la establado de la partio Herri Batasuna, fondita laŭ iniciato de Telesforo de Monzón kaj estis unuiĝo de partioj kun socialisma tagordo, politika maldekstro kaj apogo al feminismaj aliroj.

Kelkajn jarojn poste, la partio forlasis la union kaj malaperis de la politika mapo post la regionaj elektoj en 1980.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ribera, Anje (15 January 2012). «Fallece el lingüista y político abertzale Txillardegi, fundador de ETA y HB». El Correo.
  2. Carlos Caballero Basáñez (2006). «Euskal Sozialista Biltzarrea-Partido Socialista Vasco. Antecedentes.». Enciclopedia Vasca Auñamendi