István E. Kéthelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el E. István Kéthelyi)

KÉTHELYI István E. [ketheji] (antaŭ la unua mondimilito: KRAUSZ; naskiĝis la 24-an de februaro 1889 en Kassa) estis hungara esperantisto kaj aerĉefinspektoro.

Li fariĝis esperantisto de 1908 dum sia soldata servo en Wien. De 1909 ĝis 1912 li fervore laboris en Bratislavo. En 1918 li kunfondis Hungaran Esperantiston. En 1922 li gvidis la unuan oficialan kurson ĉe la hungara polico.