E. Myles Standish

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erland Myles Standish, Jr. (5an de marto 1939) estas matematika astronomo kaj iama profesoro ĉe Universitato Yale. Li laboris por la Jet Propulsion Laboratory de Caltech (Kalifornia Instituto de Teknologio). Li estis publikigiinta ĉirkaŭ 300 artikolojn, ĉefe en la kampo de la sunsistema dinamiko kaj ĉiela mekaniko.

E. Myles Standish ludis gravan rolon en la polemiko pri la vereco aŭ falseco de la postuloj de Robert Peary kiu asertis esti atinginta la geografian Nordan Poluson per sia ekspedicio la 6an de aprilo 1909. Baze sur kalkuloj pri la propraj registroj de Peary, la brita polusesploristo Wally Herbert konkludis en libro de 1989 ke Peary ne atingis la poluson, kvankam li povus esti tiom proksima kiom ĝis je 60 mejloj (97 km). Liaj konkludoj estis amplekse akceptitaj.[1]

Alia malaprobo de la aserto de Peary alvenis en 2009, kiam E. Myles Standish, sperta arbitraciisto de sciencaj asertoj, raportis multajn kvazaŭajn lakunojn kaj faktkonfliktojn.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]