József Ekli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EKLI József)

EKLI József (1916-1994) estis dentoteknikisto, estro de komerca grupo de Medicina Instrumentfabriko, esperantisto en Debrecen. Li estis membro de Debrecena Fervojista Fakgrupo „Rezső RAJCZI”

Dum la dua mondmilito li estis plurfoje distingita aviadista soldato.

En sia 60-a jaro (1956), post fino de lingvokurso li ligiĝis aktive al la Esperanto-movado. Lia kluba agado en Debreceno estis aktiva kaj altnivela. Surbaze de korespondado kun fakkuracistoj en aliaj landoj li faris multajn valorajn kaj utilajn prelegojn, temoprezentojn por la klubanoj. Post la perdo de sia maldekstra piedo – jarojn antaŭmorte – li fariĝis ligita al lito, tamen li daŭrigis plu sian Esperantan korespondadon, eĉ pli intense. Li interŝanĝis longajn leterojn kun kelkaj okcidentlandaj esperantistoj pri interesaj fakaj temoj kaj samtempe kun aliaj gesamideanoj pri religiaj demandoj- ĉar li estis presbitero ĉe la kalvinana komunumo apartenanta al preĝejo sur la placo Árpád en Debrecen. Liaj leteroj enhavis bibliajn klarigojn, pritraktojn, pensojn tra longaj leteroj. Li skribadis koresponde ĝis la tago de sia morto.