ES64U4 de Siemens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokomotivo Siemens ES64U4
Pola versio de Siemens ES64U4: EU44 Husarz

Lokomotivo Siemens ES64U4 estas plursistema elektra lokomotivo kun asinkronaj motoroj konstruita baze de Siemens ES64U2. En oktobro 2003 ÖBB decidiĝis, ke ili volus havi ankaŭ lokomotivon, kiu povus uzi ankaŭ tensigan sistemon 3 kV kk kaj tiel uzi tiujn ĉi novajn lokomotivojn ankaŭ en Slovenio kaj Italio. La lokomotivo estis oficiale prezentita je la 31-a de marto 2005 en Munkeno.[1] Komence tiuj ĉi lokomotivoj estis uzataj en Aŭstrio en serio 1216 (Taurus III) de ÖBB. Ankaŭ tiuj ĉi lokomotivoj estas uzataj en aliaj landoj, sed kun aliaj numeroj de serioj: en Slovenio 541, en Pollando EU44 (en Pollando ili ricevis nomon Husarz - iam ili ankaŭ aperas en Bohumín je EuroCity trajnoj de Varsovio) kaj en Germanio 183. Krom tiuj ĉi landoj ili ankaŭ estas uzataj je kelkaj EuroCity trajnoj inter Prago kaj Vieno sen bezono ŝanĝi la lokomotivon apud la landlimo en Břeclav (sed kvankam oni ne ŝanĝas en tiu ĉi kazo lokomotivon, estas en Břeclav ĉiam ŝanĝo de lokomotivestroj).

Teknikaj parametroj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝpuro: 1 435 mm
  • Maksimuma rapido: 230 km/h
  • Longeco: 19 580 mm
  • Tensiga sistemo: 15 kV 16,7 Hz, 25 kV 50 Hz, 3 kV kk

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ÖBB 1216 (angle). Arkivita el la originalo je 2012-10-25.