Esperanta Sekcio de la Tria Komunista Internacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ESKI)

Esperanta Sekcio de la Tria Komunista Internacio (ESKI) estas sekcio fondita en Samara en 1919 laŭ iniciato de Oĥitoviĉ (Ort Sunnam), Ernest Drezen kaj S. Hajdovski (Peĉenego).

ESKI publikigis respektivan deklaracion pri lingvo internacia laŭ komunista vidpunkto, statuton kaj kelkajn aliajn eldonaĵojn. Laŭ indiko de superaj komunistpartiaj instancoj, ke povas ekzisti nur landteritoriaj sekcioj de Komintern, ESKI estis en 1921 reorganizata en Moskvo kiel Esperantista Komunista Internacio kaj baldaŭ post tio, en fino de 1921, tute fermita, ĉar laŭ principoj de komunista agado ne devas ekzisti apartaj malvastaj komunismaj organizaĵoj, kiuj tiamaniere forbaras sin de la senpartia amaso.

Aperis po unu numero "Eskiano"-organo de Centra komitato ESKI en septembro 1921 kaj du Inform-bultenoj de ESKI-komitatoj en Kazano en julio 1920 kaj Niĵnij Novgorod en marto 1921. Okazis du malgrandaj konferencoj de ESKI en Niĵnij-Novgorod kaj Petrogrado dum la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso. En aliaj landoj fondiĝis nur ESKI-grupo ĉe ruĝarmeaj militkaptitoj en Strzałków, ĝis la jaro 1939 en tiama Pollando, poste sub ukraina nomo Стрілків [Strilkiv] en la Lviva provinco de Ukraina SSR (nun en Ukrainio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]