East River (Novjorko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el East River)
akvovojoj en Novjorko: 1-e la rivero Hudsono, 2-e la "orienta rivero", 3-e la fjordo Long Island

La "orienta rivero", angle East River, en Novjorko estas longa kaj mallarĝa markolo, kiu ligas lafjordon Long Island kun la golfeto kie la rivero Hudsono enfluas la Atlantikan Oceanon. Malgraŭ sia nomo ne temas pri rivero, sed pri markolo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La akvo de la "orienta rivero" fluas de nordoriento al sudokcidento kaj dividas la urbopartojn de Novjorko: okcidente situas Manhatano kaj Bronkso, oriente Kvinzo kaj Broklino sur la insulo Long Island.

la "manhatana ponto" (Broklina Ponto) super la "orienta rivero"

Meze de la manhatana duoninsulo ankaŭ situas pli interligo inter la rivero Hudsono kaj la "orienta rivero": la "Harlem River", kontrolita per kluzoj, dividas Manhatanon sude kaj Bronkson norde.

En la "orienta rivero" situas la insuloj Rikers Island, Insulo Roosevelt, Mill Rock, Randall's Island, South kaj North Brother Island, kiuj ĉiuj apartenas al la urbo Novjorko.