Eda Jitzovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eda JITZOVSKÝ, propranome Eduard ZAJITZ (naskiĝis ĉirkaŭ 1915 - mortis la 20-an de oktobro 1939 en Prago) estis ĉeĥa katolika verkisto, fakte studento ĉerpanta temojn el la studenta vivo.

Li devenis el ĉeĥa Silezio, studis ĉe universitato en Prago, kontribuis al la katolika revuo Jitro (Mateno) per siaj rakontoj en la rubriko de junaj talentoj, sed pro pulmomalsano mortis 24-jara postlasante tri romanoj pri la studenta vivo. Nun li estas en Ĉeĥio forgesita aŭtoro, sed nova esperantlingva traduko lin revivigas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • H.C. Perifa
  • Hrdá srdce (Fieraj koroj, Praha 1939)
  • V rozkvětu života (Ekfloranta vivo)
  • Zkouška věrnosti (Testado de fideleco.) En: Povídky našeho mládí (Rakontoj de nia junaĝo, Vizovice 2000)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La preskaŭ forgesitan verkon esperantigis Jan Werner en 1954, tiam 21-jara, la tradukon li retrovis hejme en 2009 kaj danke al Peter Baláž eldonis. La agado okazas en nenomita urbo, sed laŭ kelkaj indikoj eblas konjekti pri la silezia Opava.