Ede Zsedényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ede Zsedényi [ĵedEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsedényi Ede estis germana-hungara politikisto, luterana inspektoro. Lia origina nomo ĝis 1824 estis Pfannschmidt Ede.

Ede Zsedényi
Ede Zsedényi

Ede Zsedényi [1] naskiĝis la 21-an de marto 1804 en Hungara reĝlando en Leutschau ankaŭ Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 2-an de februaro 1879 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Pfannschmidt apartenis al la germana minoritato en Hungario. Post lernado li estis politikisto, ekde 1833 li estis deputito de Szepes. Dum Hungara revolucio de 1848 li apogis la Habsburgan kortumon. Post jaroj li apogis la luteranisman sendependecon kontraŭ la Habsburgoj. Tio portis por li tutlandan konatecon. Post restarigo de la hungara parlamento li denove politikadis. En 1875 li persone atakis Franz Liszt, pri kio la gazetaro opiniis primitiva atako.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szepes megye országgyűlési követének beszéde (Lőcse, 1844)
  • Ungarns Gegenwart (Wien, 1850)
  • Die Verantwortlichkeit des Ministeriums und Ungarns Zustände (Wien, 1851)
  • Vertheidigungs-Rede (London, 1860)

Fontoj[redakti | redakti fonton]