Eduard Mörike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Mörike

Eduard MÖRIKE [Eduad MErike], naskiĝis la 8-an de septembro 1804 en Ludwigsburg, mortis la 4-an de junio 1875 en Stutgarto, estis germana teologo kaj verkisto.

Mörike studis teologion en Tübingen, poste laboris en pluraj lokoj kiel vikario kaj (ekde 1851) kiel instruisto pri literaturo.

La verkaro de Mörike estas stile inter romantismo kaj realismo. Li publikigis poemojn, fabelojn, novelojn kaj idiliojn, krome li dediĉis sin al la traduko de verkoj el la klasika antikveco. Sian solan romanon Maler Nolten (1832) li poste prilaboris, por anstataŭigi la romantismajn enhavojn per realismaj. La projekto tamen restis fragmento.

Verkoj (elekto)

  • Gedichte (poemoj, 1838 kaj – pli amplekse – 1848 kaj 1864)
  • Classische Blumenlese (tradukaĵoj, 1840)
  • Maler Nolten (romano 1832)
  • Mozart auf der Reise nach Prag (novelo, 1856)

En Esperanto aperis

  • 1988: Al harpo eola; Matene en veturilo; Noktomeze; Demando kaj respondo. En: Übertragungen = Transkondukoj / Trad. Guido Holz. Messkirch: Gmeiner, 1988. – p. 48 - 52 ISBN 3-926633-14-X
  • Pliajn tradukojn vd. en "eksteraj ligiloj".

Eksteraj ligiloj

greke Libroj de kaj pri Eduard Mörike en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo

Rete legeblas

Mozart rakontas Trad. Joseph F. Berger