Edvin Istvánffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edvin Istvánffy [iŝtvAnfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Istvánffy Edvin estis hungara maŝininĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Rainer ĝis 1936.

Edvin Istvánffy [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1895 en Hungara reĝlando en Párkány (nuntempa Štúrovo en Slovakio). Li mortis la 3-an de junio 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edvin Istvánffy akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1922. Post siaj studoj li laboris en fabriko en Újpest, ekde 1928 en alia fabriko en Budapeŝto. Inter 1938 kaj 1945 li estis vicfabrikestro, poste li havis alian signifan postenon, en 1952 li estis laboratiriestro, fine li laboris en komunikada esplora instituto ĝis 1958. Li doktoriĝis en 1953. Li komencis instrui en 1949 en la teknika altlernejo. En la menciita universitato li estis katedrestro inter 1958-1966 havanta la rangon publika ordinara profesoro. Li multe okupiĝis pri dissendoj de radioj, antenoj, mikroondoj, radaroj. Li ricevis premion en 1961.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Rádió üzenetátvitel. – A rezgő kvarc. – Antennák. Vál. fejezetek a rádiótechnika köréből. (1944)
  • Kristályszűrők (1947)
  • Mikrohullámok technikája (1954)
  • Válogatott fejezetek a ferromágnesség köréből (1958)
  • Tápvonalak, antennák, hullámterjedés (1966, 1967, 1984, 1993) - studenta lernolibro
  • Impulzustechnika. – Új vasvizsgáló berendezés a jelfogó gyártásra. – Újabb mágneses anyagok. (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.