Edward Gibbon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edward GIBBON (la 8-a de majo, 1737 - la 16-a de januaro, 1794) estis brita verkisto. Oni povas diri, ke li estas la plej influa historiisto ekde la epoko de Tacito. Lia ĉefverko, The History of the Decline and Fall of the Roman Empire (La Historio de la Malpliiĝo kaj Falo de la Romia Imperio), unue eldonita en 1776, estas gravega verko, kies influo ankoraŭ nun montriĝas.