Edwin Jongejans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin Jongejans
Edwin Jongejans en 1984
Edwin Jongejans en 1984
konkura plonĝisto • naĝisto
plonĝado
Nomo Edwin Jongejans
Naskiĝo la 18-an de decembro 1966 en Amstelveen,  Nederlando
Medaloj
Monda ĉampionado
Oro Monda ĉampionado pri plonĝado 1991
Europa ĉampionado
Oro Europa ĉampionado pri plonĝado 1989
Bronzo Europa ĉampionado pri plonĝado 1991
Oro Europa ĉampionado pri plonĝado 1993
vdr

Edwin Jongejans (naskiĝis en Amstelveen la 18-an de decembro 1966) estas eksa internacia plonĝanto el Nederlando, kiu akiris sian plej grandan sukceson en 1991 kiam li iĝis mondĉampiono sur la (ne olimpika) unumetrotabulo.

Je tiu sama ero li dufoje iĝis eŭropa ĉampiono, en 1989 kaj 1995. Per tio li estas la plej sukcesa nederlanda plonĝanto el la historio ĝis nun. Post la mondĉampioneco li elektiĝis, kune kun boksisto Arnold Vanderlyde, al Sportulo de la jaro.

Dufoje li partoprenis al la Olimpikaj Ludoj, en 1988 (Seulo) kaj 1992 (Barcelono). Dum kelkaj jaroj li estis trejn-mentoro de la ligo de nederlandaj plonĝantoj kaj nun estas trejnisto en Leeds. Lia fratino Daphne ankaŭ aktivis kiel plonĝantino.

En 2001 li rolis en la televidfilmo Ochtendzwemmers (mateno-naĝantoj).