Egale Canada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egaleco Kanado
Egale Canada
neprofitcela organizaĵo • LGBTQ+ rights organization
Komenco 1986
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Toronto
Tipo Ne-profitcela organizaĵo
Lingvoj

Angla lingvoFranca lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Egale Canada (antaŭe Equality for Gays And Lesbians Everywhere - Egaleco por gejoj kaj lesbaninoj) estas advokata organizaĵo fondita en 1986 por antaŭenigi egalecon por kanadaj gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj kaj transgenraj (GLAT) homoj kaj iliaj familioj tra tuta Kanado.

La nuna administra direktoro de la organizo estas la iama Toronta politikisto Helen Kennedy. Pasintaj plenumaj direktoroj inkludis Gilles Marchildon, John Fisher kaj Kaj Hasselriis. Helen Kennedy estas la unua virino kiu gvidas la organizon.

La laboro de Egale inkluzivas lobiadon por pli egalrajtaj leĝoj por GLATaj homoj, intervenante en laŭleĝaj kazoj, kiuj influas homajn rajtojn kaj egalecon, kaj pliigante publikan edukadon kaj konscion per provizado de informoj al individuoj, grupoj kaj amaskomunikiloj. Egale havas pli ol 3,300 membrojn inkluzive de homoj en ĉiu provinco kaj teritorio de Kanado. Fondita en 1986, Egale Kanado estis integrigita kiel federacia neprofitcela organizo en 1995, kun fokuso sur eduko, lobiado, procesoj kaj sperta konsultado.

La organizo estis komence nomita "Egaleco por gejoj kaj lesbaninoj ĉie". Dum ili etendis siajn klopodojn por inkludi ambaŭseksemajn kaj transgenraj temojn, ili sentis, ke la akronimo ne estas sufiĉe inkluziva, kaj tial ŝanĝis la nomon de la akronimo E.G.A.L.E. simple "Egale" (egale estante la franca vorto por "egala".) La partnera partoprenanto de Egale Canada, Egale Canada Human Rights Trust (ECHRT), estis fondita en 1995 kiel bonfara fondaĵo dediĉita al progresado de GLATaj homaj rajtoj per edukado, esplorado kaj komunuma engaĝiĝo.