Ege heliuma stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ege heliuma stelo, mallonge EHe, estas speco de supergigantoj, kiu havas kompare malgrandan mason kaj nekutime malmulte da hidrogeno. Tamen ne ĉiuj steloj kun malmulte da hidrogeno estas ekstreme heliumaj; ekzistas ekzemple ankaŭ la Wolf-Rayet-steloj kaj aliaj.

En 1942 la usona astronomo Daniel M. Popper trovis la unuan tian stelon, HD 124448, laŭ ĝiaj spektraj linioj kiuj montras neniom da hidrogeno, sed ja heliumon, karbonon kaj oksigenon. Intertempe astronomoj agnoskas dudekon da tiaj steloj. Komuna karakterizaĵo estas, ke la rilatumo inter karbono kaj heliumo estas inter 3/1000 kaj 10/1000, kvankam la rilatumoj de aliaj elementoj forte varias.

Pri la ekesto de ege heliumaj steloj estas du konkurencaj teorioj, tiu de la "du degenerintoj" (DD; kunfandiĝo de blanka nano ege heliuma kaj blanka nano karbona-oksigena) kaj tiu de la "fina fulmo" (FF)[1]. Kvankam la unua teorio kondiĉas kosman eventon ne tre oftan, esploroj ŝajnas konfirmi ĝin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu ankaŭ: aliteracio