Eid ul-Fitr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La islama festo Eid ul-Fitr (arabe: عيد الفطر) markas la finon de la fastmonato Ramadano. Ĝi estas unu el la du eidoj de la islama jaro (la alia estas Eid ul-Adha). La unua Eid ul-Fitr estis festita en 624 p.K., du jarojn post la heĝiro, de la profeto Mohamedo post la batalo de Ĝang-e-Badar.

Eid ul-Fitr okazas en la unua tago de la monato de Shawwal [ŝaŭŭal], la deka monato de la islama kalendaro. Same kiel ĉe ĉiuj monatoj de la islama kalendaro, ĝi komenciĝas kiam oni vidas la novan lunon.

Dum tiu ĉi eido islamanoj ĝuas unuan tagmanĝon post 30 tagoj da tuttaga fastado. Ili do festas ne nur la finiĝon de la fastado, sed ankaŭ dankas Alahon por doni al ili la forton praktiki la sinregadon. Dum la eido, krom la bona manĝaĵo, oni ankaŭ vestas sin en novaj vestaĵoj kaj interŝanĝas donacojn kun parencoj kaj familianoj. Eid ul-Fitr ankaŭ estas tradicie tago de pardon(pet)ado kaj finigo de kvereloj, aparte inter familianoj.

Antaŭ la matena, eida preĝo en la moskeo ĉiu islamano devas pagi almozon -- la Zakat ul-Fitr. Ĝi estas 2 kilogramoj da iu kutima nutraĵo (tritiko, hordeo, sekvinberoj, ktp) aŭ la mona ekvivalento. Antaŭ la preĝo la almozo estas disdonita al la malriĉuloj.

En Turkio la festo estas nomata ankaŭ sukerfesto (turke: Şeker Bayramı [ŝeker bajrami]).

Eksteraj ligiloj