Komunumaro Eiderstedt
(Alidirektita el Eiderstedt)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
komunumaro Eiderstedt | ||||
| ||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||
Distrikto | Distrikto Norda Frislando | |||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||
Koordinatoj | 54°20′N 08°47′O / 54.333°N, 8.783°O (mapo)Koordinatoj: 54°20′N 08°47′O / 54.333°N, 8.783°O (mapo) | |||
Areo | 220,36 km² | |||
Loĝantaro | 11421 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Aŭtomobila kodo | NF | |||
Oficiala Municipokodo | 010545417 | |||
Subdivido | 16 komunumoj (Gemeinden) | |||
Komunumestro | Christian Marwig | |||
Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | |||
Adreso de la administrejo | Welter Straße 1 25836 Garding | |||
Oficiala retejo | http://www.amt-eiderstedt.de/ | |||
La komunumaro Eiderstedt [prononco "Ajdaŝtet"] - germane Amt Eiderstedt - estas administra ligo de pluraj komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Administra centro estas la urbo Garding. Fine de decembro 2018 la komunumaro havis (11421 loĝantojn. Ĝis la fino de la jaro 2007 la komunumaro konsistis el 15 unuopaj komunumoj - la 1-an de januaro 2008 kiel 16-a komunumo aliĝis la antaŭe memstara komunumo Sankt Peter-Ording. La teritorio de la komunumaro kovras la plejparton de la duoninsulo kaj historia pejzaĝo Eiderstedt borde de la Norda Maro.
Membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2018)
- Kirchspiel Garding (295)
- Garding, urbo (2764)
- Grothusenkoog (24)
- Katharinenheerd (185)
- Kotzenbüll (203)
- Norderfriedrichskoog (54)
- Oldenswort (1262)
- Osterhever (210)
- Poppenbüll (232)
- Sankt Peter-Ording (3992)
- Tating (990)
- Tetenbüll (581)
- Tümlauer-Koog (117)
- Vollerwiek (209)
- Welt (208)
- Westerhever (95)