Eisenstein (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eisenstein
filmo
Originala titolo Eisenstein
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2000
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alexei Rodionov
Reĝisoro(j) Renny Bartlett
Scenaro Renny Bartlett
Muziko de Alexander Bălănescu
Rolantoj Simon McBurney
IMDb
vdr

Eisenstein estas kanada filmo de 2000 pri Sergej Eisenstein, reĝisorita de Renny Bartlett kun ĉefaktoroj Simon McBurney, Raymond Coulthard kaj Jacqueline McKenzie. Ĝi estis nomumita por kvin premioj Genie Awards inter kiuj por plej bonkvalita filmo, por plej bonkvalita reĝisoro, kaj por plej bonkvalita scenaro.[1]

La filmo temas pri serio de izolaj konektitaj teatraj sketĉoj kies centra temo estas la ŝanĝantaj rilatoj de la fama reĝisoro Eisenstein kun la soveta registaro. Eisenstein estas rigardita kiel politika interesa figuro, samseksemulo, juddevena kaj arta ribelulo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Atanarjuat and War Bride lead Genie race", Screen Daily, 13a de Decembro, 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]