Eisfeld [prononco "Ajsfelt"], traduke "glacikampo", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia landoTuringio, lime inter la Turingia Arbaro kaj la Turingia Skista Montaro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7412 loĝantojn. Ĉe la monto Bleßberg situas unu el du fontoj de la rivero Werra, kaj la unua komunumo trafluata de la tie kompreneble ankoraŭ eta rivero estas Eisfeld. Ekde januaro 2014 ankaŭ la loĝlokoj Bockstadt kaj Herbartswind, kiuj antaŭe konsistigis propran komunumon "Bockstadt", apartenas al al komunuma teritorio.