Saltu al enhavo

Ekieca helmintoteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ekieca helmintoteko
Helminthotheca echioides (L.) Holub
Helminthotheca echioides (L.) Holub
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Helmintoteko Helminthotheca
Specio: Ekieca helmintoteko Helminthotheca echioides (L.) Holub
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ekieca helmintoteko (Helminthotheca echioides (L.) Holub) aŭ Pikro (latine: Picris L, 1753) kaj Pikro eĥia (Picris echioides L.) estas herbeca jara planto el la familio Asteracoj, plej ofte konsiderata, kiel trudherbo.

La specio echioides estas nomata tiel pro la simileco kun specioj de la genro Echium (Ekio), kiuj posedas etajn aspraĵojn surface de la folioj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
  • La planto altas de 30 ĝis 60 cm kaj estas plene kovrita de rigidaj haroj, foje kurbaj, kun kroĉiloj finiĝantaj per glandetoj.
  • La tigo staras, rondas, striatas kaj malregule disbranĉiĝas.
  • La folioj intense verdas kaj lancformas. La bordo ondumas. Ili pli grandas kaj larĝas ĉe la bazo, kie ili ligiĝas al la tigo per ala petiolo. Tiu ĉi petiolo malaperas ĉe la supera parto de la planto, kie la folioj pli etas. La superaj ne posedas petiolon kaj brakumas la tigon.
  • La floroj, orflavaj kaj 20 ĝis 30 mm longaj, havas ligulon kaj pedunklon, havas langetformajn petalojn.
  • La frukto estas brun-flava akeno, iom kurba kun ondumantaj strioj kaj denta apekso, finiĝanta per longa beko portanta flugilojn kaj fiksita sur konveksa flora receptaklo.
Rigidaj haroj sur la tigo.
Bazaj folioj.
Ekfloriĝo.
Floro sur ties pedunklo kaj ligulo.
Frukto kun ondumantaj strioj kaj denta apekso, finita per longa beko portanta flugilojn.
Konveksa flora receptaklo.

Kreskloko

[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas de julio ĝis septembro ĉu en kultivataj lokoj, kiel trudherboj, ĉu en nekultivejoj, ĉu borde de vojoj. Ĝi ŝatas varmon kaj sekecon kaj estas nitroema. La vivmedio estas kultivejoj, senkultivejoj, vojbordoj, digoj. Nitrogenema. Ĝi troviĝas ĉefe en suda Eŭropo (mediteranea regiono), en Sudokcidenta Azio, en Nordafriko kaj Makaronezio, sed pli kaj pli disvastiĝas en orienta Eŭropo, kie ĝi fariĝas adventica.

Florado okazas de julio ĝis septembro.