Saltu al enhavo

Ekologiisma Frakcio (franca senato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekologiisma Frakcio (Senato)
Groupe écologiste (Sénat)
Emblemo de Ekologiisma Frakcio (Senato)
frakcio
Lando  Francio
Ĉambro Senato
Estro Guillaume Gontard (2023-2026)
senatano de Isère
Partio(j) EELV
Koloro(j) Verda
Ideologio Politika ekologio
Senatanoj
16 / 348
Retejo ecologistes-senat.fr
vdr

La Ekologiisma Frakcio estas franca parlamenta frakcio en la Senato.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La frakcio ekde la baloto de 2023 enhavas 16 membrojn el la partio Eŭropo Ekologio La Verduloj. En la periodo 2023-2026, ĝi estas prezidata de la senatano de Isère, Guillaume Gontard.

Tiu frakcio estis kreita por la unua fojo la 11-an de januaro 2012, per politika deklaro[1] sendita al la prezidanto de la Senato, Jean-Pierre Bel. Ĝi tiam enhavis 10 membrojn, kun samnombraj viroj kaj inoj[2]

La 17-an de junio 2012, Hélène Lipietz (Seine-et-Marne), eniris la Senaton kiel anstataŭantino de Nicole Bricq, nomumita al la registaro, kaj fariĝis la 11-a membro de la frakcio. La 22-an de julio 2012, Kalliopi Ango Ela (Eksterlandaj francoj), eniris la Senaton kiel anstataŭantino de Hélène Conway-Mouret, nomumita al la registaro, kaj fariĝis la 12-a membro de la frakcio. La 31-an de marto 2014, Jean-Marc Ayrault donis la demision de sia registaro, Nicole Bricq kaj Hélène Conway-Mouret ne estis renomumitaj ministrojn kaj tiel retrovis siajn seĝojn en la Senato, tiel faligante la frakcion al 12 membroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Politika deklaro de la Ekologiisma Frakcio Arkivigite je 2014-10-05 per la retarkivo Wayback Machine, sur la interretejo "senat.fr"
  2. La unua ekologiisma parlamenta frakcio naskiĝis Arkivigite je 2012-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, sur la oficiala interretejo de Eŭropo Ekologio La Verduloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]