Saltu al enhavo

Komunista, Respublikana, Civitana kaj Ekologia Frakcio (franca senato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunista, Respublikana, Civitana kaj Ekologia frakcio
Groupe communiste, républicain, citoyen et écologiste
Emblemo de Komunista, Respublikana, Civitana kaj Ekologia frakcio
frakcio
Lando  Francio
Ĉambro Senato
Estro Cécile Cukierman (ekde oktobro 2023)
Partio(j) Franca Komunisma partio
Reunia Komunisma Partio
senatanoj
18 / 348
Retejo www.groupe-crc.org
vdr

La Komunista, Respublikana, Civitana kaj Ekologia frakcio, kromnomata Kanaky , estas franca parlamenta frakcio ariganta en la Senato la senatanojn membrojn de Franca Komunisma Partio (PCF) kaj parencajn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 3-a, 4-a kaj 5-a Respublikoj, la komunista frakcio arigis senatanojn membrojn de aŭ proksimaj al la Franca Komunisma Partio (PCF).

En la 5-a Respubliko, la frakcio kulminis post la senatanaj balotoj de 1983: la komunista frakcio tiam havis 23 membrojn kaj 1 alligiton. Ĝi malkreskis poste kaj fariĝis en 1995 Komunista, Respublikana kaj Civitana Frakcio post la membriĝo de la senatanoj apartenantaj al la Respublika kaj Civitana Movado de Jean-Pierre Chevènement.

Kiam la senatanoj Jean-Luc Mélenchon kaj François Autain forlasis la Socialistan Partion por krei la Partion de Maldekstro (PG) en 2009, ili aliĝis al la frakcio CRC, kiu tiam alprenis la nomon Frakcio Komunista, Respublikana, Civitana kaj de senatanoj de Partio de Maldekstro (CRC-SPG). Tamen, okaze de la senatanaj balotoj de 2011, la PG perdis siajn du senatajn seĝojn kaj la frakcio reprenis sian originan nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]