Ekster karito, nenia savo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekster karito, nenia savo estas moto de spiritismo. Ĝi estas apogita sur universala principo kaj malfermas al ĉiuj filoj de Dio la enirejon al superega feliĉo. Ĝi kontraŭas al "ekster Eklezio, nenia savo", bazita ne sur la fundamenta fido al Dio, sed sur speciala fido al privataj dogmoj; ĉi tiu lasta estas ekskluziva kaj absoluta; anstataŭ kunigi la homojn, disigas ilin; ĝi ne rekonas la egalecon antaŭ la tombo kaj subtenas la koleron inter sektanoj de la diversaj kultoj.

Ekster la vero, nenia savo estus ekvivalenta al ekster Eklezio, nenia savo, kaj tute same ekskluziva, ĉar ekzistas nenia sekto, kiu ne pretendas havi la privilegion de vero. La absoluta vero ne estas propraĵo de surtera homaro. Se Dio estus farinta el la posedo de l' absoluta vero la nepran kondiĉon de estonta feliĉo, Li eldonus verdikton de ĝenerala kondamno al tuta homaro.

La karito povas esti praktikata de ĉiuj, sekve, Spiritismo elektis kiel moton "Ekster karito, nenia savo", akceptante ke ĉiu povas esti savata, kiel ajn ties kredo, kondiĉe ke tiu plenumu la leĝon de Dio per karito.