Ekta Parishad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ekta Parishad signifas « forumo de la unueco » en la hinda.

En 1991, Rajagopal kreis Ekta Parishad[1], neperforta popola movado kunliganta 380 lokajn organizojn, kiuj reprezentas la senvoĉulojn, la dalitojn kaj la senterulojn en Hindio (Barato). Ĝi celas premi la registarojn por modifi la leĝojn kaj la sistemon pri la tera kaj arbara aliro en Barato. Tiaj reformoj ebligus al la plej malrîcaj uloj eliri el la malriĉeco kaj malpliigus la kreskantan perforton, kiu minacas la baratan socion. Nun en 2015, Ekta Parishad enhavas pli da 1 miliono da apogantoj. Rajagopal plu prezidas la movadon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle aŭ hinde) http://www.ektaparishad.com/