Elĵetisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elĵetisto dum la laboro en striptizejo

Elĵetisto estas pordisto de distrejo (noktoklubo, diskoteko k.t.p.).

Lia tasko estas por teni ekstere nedeziratajn personojn. Plejofte temas pri neplenaĝuloj, ebriuloj kaj miskondutintoj dum antaŭa vizito. Kelkfoje li devas perforte forigi la vizitanton ĉar tiu miskondutas.

Kvankam li do fakte estas gardisto, la profesio ne ĉiam estas ŝatata, ĉar en certaj -malpli favoraj- amuzejoj kelkfoje oni dungas violentulojn. Alia onidiro kiu persekutas la profesion estas ke en kelkaj amuzejoj oni diskriminacias pro haŭtkoloro aŭ arbitre agas.