Saltu al enhavo

El Barraco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Barraco
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 005  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 4° 39′ U (mapo)40.475277777778-4.6419444444444Koordinatoj: 40° 29′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 007 m [+]
Areo 153 km² (15 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Barraco (Provinco Avilo)
El Barraco (Provinco Avilo)
DEC
Situo de El Barraco
El Barraco (Hispanio)
El Barraco (Hispanio)
DEC
Situo de El Barraco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Barraco [+]
vdr

El Barraco [elbaRAko] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo El Barraco deriviĝis fonetike el El Verraco alude al la tipa brutoskulptaĵo propra de vetonoj kiel praloĝantoj, kiu videblas en la blazono.

El Barraco en la provinco Avilo.
Akvorezervejo de El Burguillo.
Turisma emblemo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj El Barraco, Arroyo de la Parra, Las Cruceras kaj La Rinconada del Valle; ĝi okupas totalan areon de 153,9 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1973 loĝantojn (plie somere).

Ĝi perdis 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 26 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Riofrío, Tornadizos de Ávila, Santa Cruz de Pinares, San Bartolomé de Pinares, San Juan de la Nava, Cebreros, Navaluenga, La Adrada, Casillas, Sotillo de la Adrada kaj El Tiemblo.

Tra la teritorio fluas la rivero Alberĉe kaj apude estas la Akvorezervejo de El Burguillo.

Estas restaĵoj de loĝado de antaŭromiaj vetonoj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La mezepokaj domaroj Avellaneda, Navalmulo kaj Navacarros, inter aliaj, nun senhomaj, estas ekzemploj de la historia pasinteco de la teritorio. Estas preĝejo de la 16-a jarcento, turo de la 13-a jarcento, malfruromanika ermitejo ktp.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]