El Bohodón
| El Bohodón | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 05165 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Emilio Rufino Serrano Sierra | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 104 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 55′ N, 4° 44′ U (mapo)40.916061111111-4.7286388888889Koordinatoj: 40° 55′ N, 4° 44′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 884 m [+] | ||
| Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
El Bohodón [elbooDON] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.



Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Tiñosillos, Pedro-Rodríguez, Cabizuela, San Pascual kaj Pajares de Adaja.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de fino de la 12-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).





