El Campillo (Valladolid)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Campillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47460
Demografio
Loĝantaro 202  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 5° 1′ U (mapo)41.257777777778-5.0141666666667Koordinatoj: 41° 15′ N, 5° 1′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 32,84 km² (3 284 ha) [+]
El Campillo (Provinco Valadolido)
El Campillo (Provinco Valadolido)
DEC
El Campillo
El Campillo
Situo de El Campillo
El Campillo (Hispanio)
El Campillo (Hispanio)
DEC
El Campillo
El Campillo
Situo de El Campillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Campillo, Valladolid [+]
vdr

El Campillo [elkamPIljo] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. El Campillo estas komprenebla etimologie kiel La Kampeto.

El Campillo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 219 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 50 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nueva Villa de las Torres, Brahojos de Medina kaj Medina del Campo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]