Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Chocó)
Situo de la biodiverseco-riĉaĵejo.
Tumbesio-Ĉokoo estas indikita ruĝe. La Malsupra Magdaleno-Valo troviĝas en nordokcidenta Kolombio (ĵus nordoriente de la regiono ruĝe markita).

La tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj estas biodiverseco-riĉaĵejo, kiu ĝenerale ampleksas ekoregionojn apartenantajn al la biomoj aŭ de la tropikaj humidaj kaj la tropikaj sekaj foliarbaroj, aŭ de la mangrovoj. Tamen ĉeestas ankaŭ kserofitaroj kaj inunditaj herbejoj. La regiono apudas la marbordon de la Pacifika Oceano de Sudameriko kaj la Galapagoj. Ĝi etendiĝas ekde ekstreme orienta Panamo ĝis malsupra Magdaleno-Valo en Kolombio, kaj laŭlonge de la pacifika marbordo de Kolombio kaj Ekvadoro ĝis la nordokcidenta angulo de Peruo, Tumbesio kaj Pjurio. Ĝi estas limigita en la oriento de Andoj. La riĉaĵejo havas longon de 1 500 kilometroj kaj kovras 274 597 kvadratajn kilometrojn. Faktoroj kiuj minacas la regionon estas entrudiĝanta agrikulturo, senarbarigo, neleĝaj kulturoj, kreskado de loĝantaro. La riĉaĵejo inkluzivas jenajn ekoregionojn :

  • Ĉokoaj kaj darienaj humidaj arbaroj* (Kolombio, Ekvadoro, Panamo)
  • Ekvadoraj sekaj arbaroj ( Ekvadoro )
  • Guajakilaj inunditaj herbejoj (Ekvadoro)
  • Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj (Ekvadoro, Peruo)
  • Galapagaj kserofitaroj (Ekvadoro)
  • Magdalen-valaj montarbaroj (Kolombio)
  • Magdalen-valaj kaj urabaaj humidaj arbaroj* (Kolombio)
  • Manabiaj mangrovoj (Ekvadoro)
  • Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (Ekvadoro, Peruo)
  • Pjuriaj mangrovoj (Peruo)
  • Okcident-ekvadoraj humidaj arbaroj (Kolombio, Ekvadoro)

Du el la ekoregionoj (markataj kun *) estas parto de la tutmondaj 200-regiono "Ĉokoaj kaj darienaj humidaj arbaroj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]