El Hornillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Hornillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05415
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 266  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 5° 6′ U (mapo)40.249722222222-5.1041666666667Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 6′ U (mapo) [+]
Alto 745 m [+]
Areo 24,22 km² (2 422 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Hornillo (Provinco Avilo)
El Hornillo (Provinco Avilo)
DEC
El Hornillo
El Hornillo
Situo de El Hornillo
El Hornillo (Hispanio)
El Hornillo (Hispanio)
DEC
El Hornillo
El Hornillo
Situo de El Hornillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Hornillo [+]
vdr

El Hornillo [elorNIljo] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo El Hornillo estas etimologie komprenebla kiel La Forneto.

El Hornillo en la provinco Avilo.
Pilorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 281 loĝantojn. Ĝi perdis 560 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 83 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Hoyos del Espino, Navarredonda de Gredos, El Arenal, Guisando kaj Arenas de San Pedro. El Hornillo estas en la suda parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 748 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 15-a jarcento jam ekzistis la loĝloko kiu kiel El Hornillo ricevis en 1759 la titolo de villa, sendependigante sin disde la senjorlando de Arenas de San Pedro al kiu ĝi apartenis ĝis tiam.​ La urbiga dokumento estis subskribita de la reĝo Fernando la 6-a. La simbola pilorio estas 3 m alta kaj estis trasnlokigita el la dekomenca loko ĉe la ermiteko de Sankta Marko al loko ĉe la rivero.​ Ĝi aperas en la blazono sur ponto kaj pli klare en la flago.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la ermitejo, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, banejoj kaj parkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]