El Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
El Real
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


El Real estis mezepoka vilaĝo, kiu situis proksime de la nuna vilaĝo Campo Real, kiu apartenas al municipo Sos del Rey Católico, en la komarko Cinco Villas de provinco Zaragozo, de la historia hispana regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

En mezepokaj tekstoj verkitaj en la aragona estas skribita "El Reyal", "La Reyal", "El Real" kaj "La Real". Ĉi tiu loknomo estas substantivigita adjektivo, kiu indikas apartenon al la reĝo. Ĝi estas derivita de la latina vorto REGALIS, kaj estis la nomo de bieno kun la sama nomo, kiu estis domajno de la familio "Sada". [1] [2] [3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia etendo estas konata danke al dokumento skribita la 11-a de junio 1488 en Sigüés:

"Item mas, la villa d'El Real con todos sus lugares y aldeas, terminos e montes, segunt mas largament se demuestra por el privilegio que ellos tienen real, la qual dicha villa y sus aldeas conffrontan a las partes del regno de Navarra con los terminos del lugar de Exavierre y con los terminos del lugar de Yesa, y con los terminos de la villa de Sanguesa y con el rio de Aragon, y con los terminos del lugar de Penya. Et a la part del regno de Aragon conffronta con los terminos de la villa de Sos y con los terminos del lugar de Urries, y con los terminos de la villa de Tiermas, y con terminos de la villa de Ruesta."

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konata mencio de "El Real" estas el la 1-a de julio 1208. [4]

En la transiro de la 13-a ĝis la 14-a jarcentoj, estis fondita la fortika loko de "El Real" aŭ "La Real" (ĝia nomo ŝanĝiĝas en diversaj dokumentoj). Ankaŭ en la 13-a jarcento aperis en dokumento la nomo de Ul aŭ Ull. [5]

La 13-an de marto 1301, reĝo Jakobo la 2-a de Aragono ordonis al la loĝantoj de Ull kaj Fila, ke ili translokiĝu al monteto kun fonto, kiu estis inter la du urboj, por konstrui novan vilaĝon nomitan "La Real".

En 1430, la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono vendis "La Real" al Juĝistoj de Sos del Rey Católico.

En 1436, la tribunaloj de Alcañiz mencias "El Real" kiel apartenante al Sos del Rey Católico kaj kiel loko de paspago-kolekto. Jen parto de la teksto:

"La dita villya de Sos e la villya d'El Real, a la qual yes de la villa de Sos, son del regno d'Aragon e pobladas en la frontera de Navarra, enta la partida de Sanguessa...
El qual peage se culle en el dito lugar d'El Real e en sus terminos..."

En 1464, per Reĝa Privilegio koncedita fare de la reĝo Johano la 2-a de Aragono, la vilaĝo El Real, kune kun la lokoj Undués de Lerda, La Certera kaj iliaj rilataj teritorioj, estis posedaĵoj de Mosen Fernando de Alvarado kaj de liaj posteuloj, kun civila kaj krima jurisdikcioj super ĝiaj teritorioj. La loko estis establita kiel aragona baronlando de la familio Alvarado de 1464 ĝis 1818, kvankam sen efika kontrolo de ĝi ekde 1513, kiam per reĝa decido, oni administris rekte la vilaĝon "El Real" fare de la Krono por eviti landlimajn konfliktojn inter la regnoj Aragono kaj Navaro.

La kartografo Labaña, en la jaro 1610, skribis pri la lokoj "El Real", kaj 11 aliajn, deklarante, ke ili estis senhomigitaj pro la milito kun Navaro, kaj ke ĝiaj loĝantoj rifuĝis en Sos. Laŭ Labaña (1610) "El Real" estis tiel granda, ke ĝi havis ses juĝistojn, kvar hidalgojn kaj du el kondiĉo, estante sub ĝia jurisdikcio la lokoj de Añués, Fillera, Ullerda kaj Undués, sed kiam li vizitis ĝin li vidis nur bruligitaj muroj kaj ruinoj. Nuntempe, escepte de Undués, la aliaj municipoj malaperis. [5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Marcelino Cortés Valenciano Toponimia de las Cinco Villas de Aragón. Institución Fernando el Católico, 2010 p 217]
  2. [Manuel de Bofarull i de Sartorio Rentas de la antigua Corona de Aragón, adintro de Colección de documentos inéditos del archivo de la Corona de Aragón, publicada de real orden por su archivero, don Manuel de Bofarull i de Sartorio Tomo 39. Barcelona, 1871. p 156, p 342]
  3. [Susana Lozano Gracia Fraudes y licencias en el comercio aragonés a mediados del siglo XV p 154]
  4. [1]
  5. 5,0 5,1 [2]
  6. [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]