El aire de un crimen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El aire de un crimen
filmo
Originala titolo El aire de un crimen
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1988, 28 okt. 1988
Ĝenro filma dramo
Kameraado Juan Gelpí
Reĝisoro(j) Antonio Isasi-Isasmendi
Scenaro Antonio Isasi-Isasmendi
Rolantoj Francisco Rabal • Maribel Verdú • Miguel Rellán • Fernando Rey • Llàtzer Escarceller • Alfred Lucchetti • Rafaela Aparicio • Ovidi Montllor • Germán Cobos • Marta Flores • Terele Pávez • Pedro Beltrán • Josep Peñalver i Garcia
IMDb
vdr

El aire de un crimen (krimodoro) estas hispana filmo de 1988 reĝisorita de Antonio Isasi-Isasmendi kun ĉefaktoroj Francisco Rabal, Fernando Rey kaj Maribel Verdú.[1]

La historio estas bazita sur samnoma romano de 1980 de la madrida verkisto Juan Benet.[2]

En 1988 ĉe la Donostia Internacia Kinfestivalo, Fernando Rey ricevis la premion al la plej bona aktoro, pro sia ludado kaj en El aire de un crimen kaj en Diario de invierno, de Francisco Regueiro.[3]

La filmon oni nomumis al plej bona scenaro adaptita en 1989 por la Goya-premioj, kion finfine oni atribuis al la filmo Jarrapellejos.[4]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Hispanio, 1950-aj jaroj. Kadavro de nekonatulo aperas sur la placo de Bocentellas, vilaĝo de la muta fikcia teritorio Región. La lokanoj petas helpon al la kapitano Medina, juna oficiro estra de proksima militista fuorto, ĝis alveno de juĝisto. La alveno de tiu kaj retiro de la kadavro, kiu fakte estis ŝanĝita per tiu de alia mortinto, kompletigos komplikan intrigon startita antaŭ semajnoj per la fuĝo de du soldatoj el la fuorto, la apero de du prostitutinoj, de mistera kolonelo kaj de malhelaj ekonomiaj interesoj tre propraj de la diktatura epoko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Francisco Rabal kiel kolonelo Olvera.
  • Maribel Verdú kiel La Chiqui.
  • Germán Cobos kiel Amaro.
  • Chema Mazo kiel kapitano Medina / Senjoro Vázquez.
  • María José Moreno kiel La Tacón.
  • Miguel Rellán kiel Doktoro Sebastián.
  • Agustín González kiel juĝisto.
  • Pedro Beltrán kiel urbestro.
  • Rafaela Aparicio kiel Tinacia Mazón.
  • Ovidi Montllor kiel Domingo Cuadrado.
  • Terele Pávez kiel laboristino.
  • Pep Corominas kiel El Rubio.
  • Arnau Vilardebó kiel filo de Amaro.
  • Alfred Lucchetti kiel Peris.
  • Paco De Osca kiel Peón.
  • Ramoncín kiel Luis Barceló.
  • Fernando Rey kiel Fayón.
  • Carles Canut kiel Cosario.
  • Juan Margallo kiel vinkelisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «El aire de un crimen (1988)». El Séptimo Arte. Konsultita la 29an de septembro 2019.
  2. Juan Benet, El aire de un crimen (Planeta, Barcelona, 1980)
  3. «Premios 36 edición. 1988». San Sebastian Festival. Konsultita la 29an de septembro 2019.
  4. «Estas son las nominaciones de los Premios Goya 1989». Premios Goya. Konsultita la 29an de septembro 2019.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El aire de un crimen en la hispana Vikipedio.