Saltu al enhavo

Antonio Isasi-Isasmendi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Isasi-Isasmendi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1927 (1927-03-22)
en Madrido
Morto 28-an de septembro 2017 (2017-09-28) (90-jaraĝa)
en Ibizo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Nieves Lasa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano María Isasi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
filmmuntisto
produktoro
filmproduktoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Antonio Isasi-Isasmendi estis hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Li naskiĝis la 22-an de marto de 1927 en Madrido, Hispanio, kaj mortis en aĝo de 90 jaroj la 28-an de septembro 2017 en Ibizo, insulo de la Balearoj.

Antonio Isasi-Isasmendi kreis sian propran produktoran entreprenon en aĝo de 22 - 23 jaroj kaj per tiu reĝisoris kaj produktoris filmojn kaj naciajn kaj internaciajn kiaj “Apartado de correos 1001” (1950), “La Mascara de Scaramouche”, kunproduktaĵo franci-hispana, “They come to robb Las Vegas” de Usono, Germanio, Italio, Francio kaj Hispanio, “The summer time killer”, de Hispanio, Italio, Francio. Poste li filmis “El Perro” (La hundo) pri samnoma romano de Alberto Vázquez-Figueroa kun Francio, Hispanio kaj Italio, internaciaj produktaĵoj distribuitaj tutmonde per Warner Bros, Columbia aŭ Embassy, inter aliaj grandaj kinentreprenoj.

Por li laboris aktoroj kiaj Lee J. Cobb, Elke Sommer, Karl Malden, Raf Vallone, Jack Palance, Olivia Hussey, Jason Miller, Lea Masari, Gerard Barray, Gary Loockwood, Horst Buchholz, Klaus Kinski, Fernando Rey, Francisco Rabal, Maribel Verdú aŭ Germán Cobos inter aliaj.

Li estis membro de multaj ĵurioj de kinfestivaloj kaj ankaŭ ricevis multajn premiojn.

Li estas ankaŭ verkisto.

Lia filino, la aktorino María Isasi, naskiĝinta en 1975, estas frukto de lia rilato kun la aktorino Marisa Paredes.