El doble más quince
El doble más quince | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El doble más quince |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2019, 21 mar. 2019 |
Ĝenro | filma dramo |
Reĝisoro(j) | Mikel Rueda |
Produktisto(j) | Carlo D'Ursi |
Scenaro | Mikel Rueda |
Loko de rakonto | Bilbao |
Rolantoj | Maribel Verdú • Germán Alcarazu • Mikel Bustamante |
Produktinta firmao | Baleuko EITB |
IMDb | |
El doble más quince [elDOble masKINze] (La duoblo plus dek kvin) estas hispana drama filmo de 2020 reĝisorita de Mikel Rueda, kaj ĉefrolulita de Maribel Verdú.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La filmo rakontas la historion de Ana (Maribel Verdú) kaj Eric (Germán Alcarazu), du personoj kun vivoj ŝajne tute diferencaj, kiuj unu tagon ekkonversacias per interreta babilado. Ana estas plenkreska virino kun solvita vivo, sed kiu suferas ekzistadan krizon. Eric estas adoleskulo komencanta sian vivon, al kiu venas multaj demandoj. Ambaŭ ekrilatas dum svarmas la demandoj kiujn faras al si mem ĉiu en sia aĝo, rimarkinde pro la aĝodiferenco inter ambaŭ roluloj. Multas la sopiroj, deziroj, celoj, la nesciado kaj sendirekto por iliaj vivoj; ĉio estas maltrankviloj de du personoj kiuj estas perdiĝintaj kaj trafas sin unu la alian survoje.[2]
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Maribel Verdú kiel Ana.
- Germán Alcarazu kiel Eric.
- Mario Plágaro kiel la juna paciento.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ministerio de Cultura y Deporte. «Catálogo de películas calificadas».
- ↑ El doble más quince Konsultita la 30an de septembro 2023.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El doble más quince en la hispana Vikipedio.