El faro de las orcas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El faro de las orcas
filmo
Originala titolo El faro de las orcas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2016
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Gerardo Olivares
Scenaro Lucía Puenzo
Filmita en Valdés
Loko de rakonto Valdés
Rolantoj Joaquín Furriel • Ana Celentano • Osvaldo Santoro • Federico Barga • Maribel Verdú
IMDb
vdr

El faro de las orcas (La lumturo de la orkoj) estas hispan-argentina filmo de 2016 reĝisorita de la hispano Gerardo Olivares. Kaj la agado kaj filmado okazis en la duoninsulo Valdés, Provinco Ĉubutio, en la nordo de Patagonio, Argentino.[1]

Tute filmita en 2016, El faro de las orcas premieris en Hispanio la 16an de decembro samjare.[2]

Kun la du antaŭaj filmoj de Olivares, nome Entrelobos (2010) kaj Hermanos del viento (2015), El faro de las orcas formas trilogion en kiu la kondukfadeno estas la rilato hom-animalo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lola (Maribel Verdú) havas filon suferanta pro aŭtismo nome Tristán (Joaquín Rapalini Olivella) por kiu la vidaĵo de orkoj, ŝajne, iĝas stimulo kiu eble gravas por la kompreno de lia patologio. Cele al plibonigo de la stato de sia filo, Lola decidas porti Tristán al Argentino, kie estas Beto (Joaquín Furriel), nome bestogardisto kiu laboras ĉe la marbordoj de la Argentina Patagonio kaj kiu ankaŭ li, propramaniere, havas specialn rilaton kun la orkoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Maribel Verdú kiel Lola.
  • Joaquín Furriel kiel Beto Bubas
  • Joaquín Rapalini Olivella kiel Tristán (listigita kiel «Quinchu Rapalini»)
  • Ana Celentano kiel Marcela
  • Ciro Miró kiel Manolo
  • Osvaldo Santoro kiel Bonetti

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sobre el entorno de la película Arkivita la 17an de oktobro 2017 en Wayback Machine el la oficiala retejo de la filmo. Alirita la 6an de junio 2017.
  2. El faro de las orcas en la oficiala retejo de Wanda Films

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El faro de las orcas en la hispana Vikipedio.