Saltu al enhavo

El manuscrito carmesí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El manuscrito carmesí
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Antonio Gala
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato novembro 1990
Eldonejo Editorial Planeta
Honorigoj Premio Planeta
vdr

El manuscrito carmesí (La karmezina manuskripto) estas historia romano de Antonio Gala publikigita en 1990. Ĝi ricevis la Premion Planeta.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La libro rakontas la vivon de Boabdilo, la lasta reĝo de la nazaria dinastio en la Granada Reĝlando, kaj liajn angoron kaj malfortecon kiam li konstatas la dekadencon de sia regno kaj antaŭvidas sian tujan falon. La verko rakontas ankaŭ la malbonan rilaton de liaj gepatroj, kaj la amon kiun li sentas por aliaj roluloj de la kortego. Lia aŭtoro montras simpation al la rolulo, kiun li konsideras maljuste traktita de la oficiala historiografio.

Por la fono, Gala priskribas baroke la lukson de la lasta kortego de Al Andalus, kun simpatioj por la hispanaraba kulturo, heredata de la andaluza kulturo.​

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.