Saltu al enhavo

El sueño de la sultana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El sueño de la sultana
filmo
Originala titolo El sueño de la sultana
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 24 sep. 2023, 30 okt. 2023, novembro 2023, 17 nov. 2023, 27 jan. 2024, 7 mar. 2024
Ĝenro movbilda filmo, filmo bazita de literatura verko, drama filmo
Reĝisoro(j) Isabel Herguera
Scenaro Isabel Herguera • Gianmarco Serra
Produktinta firmao UniKo
Honorigoj Contrechamp Award
IMDb
vdr

El sueño de la sultana (La revo de la sultanino) estas german-hispana animacia filmo premierita en 2023, reĝisorita de Isabel Herguera kaj inspirita en la rakonto de feminisma sciencfikcio nome La revo de Sultana, verkita en Bengalo en 1905 fare de Begum Rokeja.

La filmon oni prezentis en la oficiala fako de la Donostia Internacia Kinfestivalo en 2023.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Inés, juna eŭskino, entreprenas inican vojaĝon tra Barato serĉe de Ladyland, la utopia tero de la virinoj. Ŝi renkontas en Ahmedabad kun sia barata amanto, el kiu ŝi disiĝas. Hazarde ŝi eniras en librovendejo en kiu ŝi trovas tiun rakonton pri utopia lando regata de virinoj. Fascinita ŝi serĉas tra Barato la spurojn de tiu virinlando kaj ties aŭtorino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.