El túnel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El túnel
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ernesto Sábato
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1948
Ĝenro psikologia fikcio • ekzistadisma romano
vdr

El túnel (La tunelo) estas novelo de Ernesto Sábato publikigita en 1948. Juan Pablo Castel, ĉefrolulo kaj rakontisto, rakontas el frenezulejo la tialojn kiuj kondukis lin al murdo de sia amatino María Iribarne.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- Pri memoro.
  • 2.- Pri vanteco.
  • 3.- María estas nura en ekspozicio kiu atentas pri fenestreto de lia pentraĵo.
  • 4.- Li imagas renkonton en alia ekspozicio; cerbumado kontraŭ pentrogildoj kaj kritikistoj.
  • 5.- Li imagas prezentojn kaj renkontojn surstrate.
  • 6.- Fifine li aliras ŝin surstrate kaj ŝi konstante memoras la scenon de la pentraĵo.
  • 7.- Li perdas ŝin en la konstruaĵo.
  • 8.- "Necesas" trovi ŝin.
  • 9.- Li parolas kun ŝi pri la sceno.
  • 10.- Li alvokas ŝin telefone.
  • 11.- Li estas maltrankvila.
  • 12.- La edzo de Maria transdonas la leteron.
  • 13.- Logika analizo de la situacio.
  • 14.- Sonĝo pri la domo.
  • 15.- Letero de María.
  • 16.- Sceno de la alumetoj.
  • 17.- Diskutoj,
  • 18.- Logikaj spekulativoj ĉefe pri Richard.
  • 19.- Castel pridemandas ŝin pri ŝiaj rilatoj kun Allende.
  • 20.- Pento.
  • 21.- Melankolio preskaŭ memmortiga pri malriĉaj kvartaloj.
  • 22.- Sonĝo de la transformado en birdo.
  • 23.- Post angoro María alvokas lin al la bieno.
  • 24.- Alveno kaj embaraso antaŭ la ŝoforo, Hunter kaj Mimí Allende.
  • 25.- Afektemo de Mimí.
  • 26.- Aperas María.
  • 27.- Dum ŝi intimas sur la klifo, Castel estas nekomunikita.
  • 28.- Castel kredas vidi ĵaluzon en Hunter kaj foriras en la bieno.
  • 29.- Memoroj de malespera ebrieco kaj letero al María.
  • 30.- Li pents pri la letero kaj malordo en la poŝta oficejo.
  • 31.- Li alvokas ŝin telefone.
  • 32.- Epizodo de la rumana prostitutino kaj komparo kun María.
  • 33.- Li pridemandas al amiko pri María kaj Hunter.
  • 34.- María forestas el rendevuo kaj venas al la bieno; Castel sekvas ŝin aŭte.
  • 35.- Volupto pro la sento esti perfidita.
  • 36.- Dum atendo, li imagas la tunelon.
  • 37.- Li vidas María kun Hunter.
  • 38.- Li murdas ŝin, iras al Bonaero, konfesas ĝin al Allende kaj sin donas.
  • 39.- Post monatoj, Allende memmortigis sin kaj Castel plue pentras pentraĵojn kiujn nur María komprenas.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La tonon de la libro dominas la angoro kaj la timideco kiuj premas Castel kiel nura rimedo defendi sin. Li retenas angoron kaj dubon pere de la logika sistematigo de lia fantazio, kiu ĉiam ĉikanas lin. Tiuj luktoj frenezigas lin.

Temas pri klasika libro, de memora strukturo: malliberulo memoras tion kion li faris kaj kvankam tio estis "malkonscia", nun li memoras ĝis tre konscia. Castel persekutas María, kiu estas la komunikado, sed lia racio estas tro malvarma kaj matematika, kaj tial nekongrua kun ŝi. Nur en la ĉapitro 36a li eksponas la centran teorion de la tunelo, en kiu li vidas sin malliberigita, kiel malhela konfuzo, kion lia logiko malakceptas. Lia logiko estas alibio de nematura personeco. Resume, temas pri malnova amhistorio: amanto ŝerĉas amatinon, kaj tiu dekomence akceptas lin, poste malakceptas ŝin kaj la amanto koleriĝas.

En la eldono de Cátedra (1978)[1] Ángel Leiva havigas tre interesan klarigan enkondukon kun jenaj ĉapitroj: "Kronologio", "Soci-historia panoramo" (violento en Argentino), "Estetika etoso" (intermeza generacio (1940)), "Sábato, romanisto", "La novrealismo de Sábato", "Tradicio kaj originaleco", "El túnel" (malespero en komunikadmanko), "Strukturo" el rakontisto-rolulo, do subjektiva novelo. La malespero de la tunelo estos mildigita en Sobre héroes y tumbas (1961) kaj reaperos en Abbadón, el exterminador (1974).

Estas tri filmadaptoj de la novelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernesto Sábato, El túnel, Cátedra, Madrid, 1978, 165 pp. Enkonduko de Ángel Leiva.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El túnel (novela) en la hispana Vikipedio.