Saltu al enhavo

Elbrula sindromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Post la laboro" (1885), verko de Albert Lefeuvre
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Elbrula sindromo. Laika debato pri ofte aŭdata sindromo de la moderna labormondo

Elbrula sindromo, elbruliĝo, elĉerpiĝego (angle burnoutburn-out syndrome) estas fasko da simptomoj pro elĉerpa reago de la korpo kaj menso kiel rezulto de longdaŭra streso kaj ŝargoj en la laborejo[1][2], Ĝi tuŝas plej ofte homhelpajn laboristojn. Ĝi aperas pro longtempa psiĥa, emocia ŝarĝo, streso, kaj la sekvoj estas fizika kaj emocia laciĝo, cinikiĝo, depresio kaj/aŭ forlaso de la profesio.

Simptomoj

[redakti | redakti fonton]

La simptomoj estas travivataj laŭ tri diversaj kategorioj (dimensioj) de simptomoj[3]:

  1. Emocia elĉerpiĝo
  2. Sperto de malsukceso
  3. En la interpersonaj kontaktoj aperas negativa, cinika, malbon-intenca komunikada stilo. Oni povas ankoraŭ rimarki malintereson, sen-emocian staton, retiriĝon, elĉerpiĝon aŭ trosenteman, defendan konduton.

Aliaj simptomoj

  • Korpa-spirita elĉerpiĝo, kiu ne malaperas eĉ kun plusaj ripozoj.
  • Sindona vivmaniero, certiga premo.
  • Malatento al la propraj spiritaj-fizikaj bezonoj.
  • Kresko de la maltolereco, plia sentemo je streso.
  • Perdo de ligo al interna mondo: ekz. ili sentas fremda la propran korpon.
  • Depresio, sento de interna malpleneco.
  • Ekstreme eĉ deziro de memmortigo.
  1. Stadio de idealismo
  2. Fazo de realismo
  3. Fazo de stagnado aŭ elreviĝo
  4. Fazo de frustriĝo
  5. Fazo de apatio/elĉerpiĝo kaj/aŭ forlaso de la profesio.

Plej tuŝitaj profesioj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (nl) Wat is een burn-out ? Arkivigite je 2020-08-10 per la retarkivo Wayback Machine (kio estas elbruliĝo?), Geestelijke gezondheidszorg,
  2. (de) Burn-out Arkivigite je 2019-04-10 per la retarkivo Wayback Machine, en: Dorsch, Lexikon der Psychologie Hogrefe, 2017
  3. (en) C. Maslach i. a.: Job Burnout. En: Annual Review of Psychology, 52, 2001. T. S. Kristensen k. a.: The Copenhagen Burnout Inventory: A new tool for the assessment of burnout. En: Work & Stress 19 (2005) Nr. 3