Elek Bognár
Aspekto
Elek Bognár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bognár Elek |
Naskiĝo | la 23-an de aprilo 1904 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 21-an de julio 1985 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 618 ("CC")-397 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Elek Bognár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Elek estis hungara aktoro, altlerneja instruisto.
Elek Bognár [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1904 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de julio 1985 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elek Bognár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris ekonomian diplomon en 1926, poste aktoran diplomon post 3 jaroj en Teatra Akademio. Li debutis en 1929 en Nacia Teatro (Szeged), poste li apartenis al Nacia Teatro (Pécs) (1930-1931), Teatro Belvárosi (1932–1933). Baldaŭ li fondis privatan aktorlernejon, post jaroj li instruis retorikon en la Teatra Akademio, post la 2-a mondmilito en la Teknikuniversitato de Budapeŝto, fine ankaŭ en la Teologia Akademio.
Li ricevis premion de revuo en 1933. Li edziĝis en 1938.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde (vira titolrolo, Szeged, 1929)
- Ferenc Molnár: A hattyú (Arzén, Szeged, 1929)
- Attila Orbók: Nem válok el (Bandi, Budapeŝto, 1933)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Lesz, ami lesz! (1941) – studento
- Negyedíziglen (1942) - kuracisto
- Féltékenység (1943) – fianĉo
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A szónoklás és előadás művészete (1940, 1944)
- A szavalás, színjátszás és rendezés művészete (1947)
- Előadásmód és beszédtechnika a műszaki gyakorlatban (1965)
- A lámpaláz leküzdése (1979)