Elek Forró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elek Forró
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1813 (1813-04-17)
en Angheluș
Morto 25-an de januaro 1893 (1893-01-25) (79-jaraĝa)
en Abony
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo soldato
vdr

FORRÓ Elek (forro:) estis hungara honvedkolonelo naskita en Angyalos la 17-an de aprilo 1813 kaj mortinta en Abony la 25-an de januaro 1893.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Elek Forró servis de 1839 ĉe la sikula husarregimento kiel leŭtenanto, de 1843 kapitano, poste majoro. Li estis fama ĉevalisto kaj skermisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li iĝis kolonelo de la honvedarmeo. Li distingiĝis ĉe Ŝegeŝvaro sub gvido de Jozefo Bem, poste ĉe okupo de Deva. Post la falo de la liberecbatalo oni kondamnis lin al fortikaĵmalliberejo, sed en 1851 oni indulgis lin kaj de tiam li vivis en Abony. Lia taglibro ne estas eldonita.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon