Elektronika frapinstrumentaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektronika frapinstrumentaro

Elektronika frapinstrumentaro estas elektronika / cifereca variaĵo de frapinstrumentaro. Oni ludas ĝi same kiel ĉi tiun per bastonetoj kaj piedmaŝino, tamen la sonoj estas generataj ciferece kaj povas estis eldonataj per laŭtparoliloj aŭ kapaŭskultiloj. Tiucele ĉiuj priludeblaj komponantoj (ekz. tamburoj kaj cimbaloj) havas mikrofonojn aŭ piezoelektrajn sonprenilojn. La vera songenerado okazas en la frapinstrumentara modulo, kun kiu estas ligataj ĉiuj instrumentoj de la elektra frapinstrumentaro.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Male al aliaj muzikistoj kiel ekz. gitaristojpianistoj, kiuj jam frue povis muziki per elektronikaj gitaroj kaj pianoj, por frapinstrumentistoj longan tempon ne estis ebleco fari muzikon per elektronika maniero kaj do neniu alternativo al akustika frapinstrumentaro.

Unuajn provojn per cifereca generado de perkutaj sonoj faris la bando Kraftwerk. La tekniko evoluigita por tio konsistis el cirkvito, kiu estis fermita per frapo kaj post tio estis remalfermita, kio kaŭzis etan murmuran krakadon aŭ sibladon. Ĉi tiu tekniko havis tamen ne multan komunan kun pli malfruaj elektronikaj frapinstrumentaroj kaj ties songenerado.

La vera historio de la elektronika frapinstrumentaro komencis en la komenco de la 1980-aj jaroj, kiam kelkaj produktantoj sekvis la prosperadon de la sinteziloj kaj volis ankaŭ sintezi la frapinstrumentaron. Ĝis tiam oni devis registri la sonon de la frapinstrumentaraj elementoj kiel cimbaloj, tamoj, knartamburo kaj ĉarlestono per mikrofonoj, je kio ankaŭ surbendiĝis kaj fortiĝis fonaj bruetoj aŭ la akustikaj karakterizaĵoj. La produktantoj eksperimentis per ekigaj impulsoj, kiuj jam ne registru la bruon per si mem, sed nur temposignalon, por transkonduki tiun ĉi al mastromodulon, kiu transigis ĝin en akustikan, analogan signalon. Tiutempe oni koncentriĝis je la evoluigo je tio, produkti bruojn, kiujn akustika frapinstrumentaro ne povas generi, ekz. spacosonojn aŭ tamojn kun longega resono. Nuntempe oni alcelas kiel eble plej precizan imitadon de akustika instrumento.

Pioniro por elektronikaj frapinstrumentaroj estis firmao Simmons komence de la 1980-aj jaroj per la okulfrapaj sesangulaj tamburplatoj. Modelo SDS 5 estis revolucia paŝo al frapinstrumentaroj sur elektronika bazo. Simmons SDS 7 estas la elektronika frapinstrumentaro plejofte uzata je surdiskigoj. Ekzemple Phil Collins (Genesis), Steve Negus (Saga), Bill Bruford (Yes), Herwig Mitteregger (Spliff, bando de Nina Hagen) uzis ĉi tiun je diskoproduktadoj kaj koncertoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Ekde meze de la 1980-aj jaroj elektronikaj frapinstrumentaroj pli kaj pli ofte estis normalaĵo en la muzika kampo. Rok- kaj popularmuzikistoj uzis ilin aŭ kiel plenvalora anstataŭilojn por la ĝis tiama akustika frapinstrumentaroj aŭ kiel kompletigo al ĉi tiu. Ekzemple Saga muzikis paralele per elektronika kaj akustika frapinstrumentaro. Multaj frapinstrumentistoj pliampleksigas sian kutiman frapinstrumentaron per elektronikaj frapinstrumentaroj aŭ partoj de ĉi tiuj. Unu el la unuaj famaj solooj per elektronika frapinstrumentaro estus "a brief Case" de Saga, je kiu frapinstrumentisto Steve Negus kaj kantisto Michael Sadler, ankaŭ ekipita per elektronika frapinstrumentaro, sin montris en impona kunmuzikado. La frapinstrumentaraj sonoj ŝanĝeblaj per butonpremo montris ĉarmon antaŭe neniam konatan, kiu ankaŭ ŝanĝis la tutan sonon de la produktaĵoj kaj pecoj kaj prezentis tute novajn eblecojn. Kelkaj frapinstrumentistoj specialiĝis pri elektronika frapinstrumentaro. La plej fama inter ili estas Bill Bruford.

Ankaŭ sur dancmuzika kaj furorkanta kampo oni ekuzis elektronikajn frapinstrumentarojn. Ĝuste por dancmuzikistoj la novaj instrumentoj estis interesaj jam nure pro praktikaj konsideroj, ĉar ili estas pli facile transporteblaj, malpli pezaj, pesis malpli, estis ne tro-volumenaj ne bezonas tiom da spaco kiom bezonas akustika frapinstrumentaro.

Ankaŭ por provludo en loĝejo elektronikaj frapinstrumentoj fariĝis pli kaj pli popularaj. Ili havis la avantaĝon, ke la provludo ne plu ĝenas la najbarojn, ĉar oni povas reguli la laŭtecon. Eĉ pli bone, oni povas aŭdi la muzikan rezulton nure per kapaŭskultiloj, kvankam oni aŭdas la frapojn de la bastonetoj sur la gumplatoj, simile al ludado per frapinstrumentaroj por nura provludo.

Por klasika ĵazo kaj svingo tamen elektronikaj frapinstrumentaroj estis ne taŭgaj, ĉar tiuj stiloj postulas la uzadon de broso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]